Karaj NASK-anoj,
Estas grandega plezuro por mi reveni al NASK por dividi kun vi kelkajn spertojn el la historio de la instruado en NASK kaj la evoluo de lernometodoj por lingvoj. Kun Tomaso Alexander, ni ellaboros programon kiu pritraktos proprajn temojn sed specife respondos al viaj interesoj. Mi skizos la evoluon de instrumetodoj en NASK ekde la unuaj jaroj, kaj ĉu tiuj respondas al la evoluo de lernometodoj en Usono. Ni esploros kial poliglotoj akiras lingvojn tiel multe pli efike ol lernantoj en tipaj lingvaj klasĉambroj, kaj ni ĉiuj interŝanĝos spertojn kaj demandojn por helpi al ni pli bone kompreni kiel subteni la efikan lernadon de Esperanto. Ni esploros kiel pli bone paroli kaj instrui bonan paroladon (fonetiko!) kaj ankaŭ la lecionojn de la pedagogie aplikara lingvistiko por lerni la gramatikon. Mi tuŝos la temon de la unuaj pra-NASKoj, kaj kial kaj kiel evoluis la programo dum ĝiaj 50 jaroj. Mi estas profesie universitat-nivela lingvoinstruisto kaj profesoro pri metodoj instrui ilin. Kiujn temojn vi deziras ke ni pritraktu? Tomaso kaj mi atendas viajn proponojn por respondi al viaj deziroj!