Ĉu vi havas ideon pri kontribuaĵo por la NASKa Fasko? Bonvolu sendi ĝin al la redaktoro:

naska.fasko@gmail.com

Post-baza kurso - “Ni saltu en Esperanton”

Saluton, kaj bonvenon al NASK! Mi estas Hanso, instruisto en la post-baza nivelo. NASK estis mia unua Esperanto-renkontiĝo antaŭ kvar jaroj, kaj mi vere timis dum la unua tago. Eble hodiaŭ vi sentas similan timon. Sed post iom da alkutimiĝo al la “stranga” lingvo, ĉio fariĝis pli komprenebla. La timo forfluis, kaj mi simple sentis min bona.

Verŝajne vi scivolas en via timo, ĉu vi estu en mia kurso, aŭ en alia? Tio estas bona demando. Mia kurso celas homojn, kiuj jam finis la arbon de Duolingo aŭ la kurson de Lernu! sed ĝis nun ne povis ekzerci sin multe. Ni resumos la tutan gramatikon kaj lernos ĉiutage novajn vortojn.

Kvankam ekzercado estos la enhavo de la kurso, mia ĉefa celo estas entuziasmigi vin pri Esperanto. La lingvo en si mem estas bela, la kulturo estas multkolora, kaj la komumumo estas bonkora. Kiel mi montros tion al vi? Per kantoj, rakontoj, kaj aktiveco ĝenerale. Mi ne sidigos vin matene kaj parolos al vi dum tri horoj. Mi estos tie por gvidi vian kreskadon, sed vi estas tiu, kiu devas kreski. Dormeti vi ne povos, sendepende de la manko de dormo, kiun vi spertis la antaŭan nokton pro tro da ĝuo!

En la klasĉambro mi parolos nur en Esperanto...sed mi povas paroli tre simple kaj malrapide, se oni petas de mi tion.

Dum NASK mi loĝas en la ĉambro 104 de Finley. Mi petas vin viziti min kaj prezenti vin al mi, precipe se vi estas lernanto scivolema pri mia kurso.

Ŝlosilo:
entuziasma = enthusiastic

komunumo = community

becklin.jpg

Hanso BECKLIN instruas la post-bazan kirson.

Seminario pri la instruado de Esperanto

Nova Etapo Por La “Fasko”