Ĉu vi havas ideon pri kontribuaĵo por la NASKa Fasko? Bonvolu sendi ĝin al la redaktoro:

naska.fasko@gmail.com

Meznivela Esperanto I: Lingvo kaj gramatiko

Saluton, karaj partoprenantoj. El mia hejmo en norda Germanujo mi venis ĉi tien al NASK por instrui en la meza nivelo, denove post longa tempo. Mi jam kelkfoje instruis en ĉi tiu kursaro, sed mi neniam spertis ĝin kun tia granda partoprenantaro! Profesie mi estas koreologino kaj instruistino pri la germana por eksterlandanoj. Nuntempe mi ĉefe instruas profesirilatan altnivelan germanan lingvon, mi helpas al eksterlandaj kuracistoj plibonigi sian lingvon por labori en Germanujo. Krome mi instruas al germanaj infanoj en elementa lernejo pri sanrilataj temoj, ekzemple: Kio okazas en la korpo, kiam oni spiras? Kiel aspektas la koro kaj kiel fluas la sango?

Lingvoinstrue dum la jaroj mi evoluigis intereson pri verbaj strukturoj: Kiuj verboj bezonas akuzativon? Kial de iuj verboj eblas krei pasivan formon kaj de aliaj ne? Tion ni priparolos en mia kurso ĉi tie, sed ankaŭ prepoziciojn, pronomojn kaj la akuzativon mem ni traktos, kompreneble. Kaj faros vortprovizajn ekzercojn, laŭeble lige al lingva materialo el Esperantaj kantoj kaj al ekzercoj el edukado.net.

Apud mia laboro, grandan parton de mia tempo kaj koro okupas nun Gitta, la filineto de mi kaj Bertilo. Ŝi estas kun ni ĉi tie, tre kontaktiĝema kaj amikema knabino, preskaŭ 7-jara (ŝian naskiĝtagon ni festetos la 7an de julio!). Ŝi jam bone parolas Esperanton, ĉar ĝi estas nia hejma lingvo.

Krome mi amas muzikon, bestojn kaj kroĉetadon/trikadon. Pri niaj hejmaj du hundoj kaj kvar katoj mi povas nur montri fotojn al vi kaj rakonti (kaj volonte tion faros). Mia fluto estas kun mi ĉi tie kaj mi ŝategus muzikadi kun aliaj! Kaj pri manlaborado mi planas kune kun Margo oferti kurseton - se vi emas lerni kroĉeti ion malgrandan, atentu la informojn au demandu al ni, kiam tio okazos.

Mi antaŭĝojas konatiĝi kaj pasigi belan tempon kun vi ĉi tie en NASK.

dockhorn.jpg

Birke DOCKHORN instruas en la meza nivelo.

Meznivela Esperanto II: Lingvo kaj parolo

Seminario pri la instruado de Esperanto