Estis bone amrendevui kun Stefano: malhelaj buklaj haroj, profundaj verdaj okuloj, kaj perfekta rideto. Li estis bona konversaciisto - politiko, religio, laboro - ni parolis pri multaj aferoj. Ĉio estis perfekta ĝis kiam la manĝo alvenis.
Li manĝis fiŝaĵon kaj brokolon dum li kuntiris la brovojn al mia hamburgero.
Mi ignoris lian komenton kiam mi petis duan bieron.
Kiam la kelnero alportis la desertan menuon, Stefano diris, “Ni ne manĝos deserton.”
Ni?
Al la apuda tablo, la kelnerino alportis grandan pecon de ĉokolada kuko. Tri tavoloj. Riĉa glazuro. La viro sidis sola. Li preparis manĝi. Mi fiksrigardis. Niaj okuloj renkontiĝis.
“Mordeto?” Rideteto. La forko moviĝis miadirekten.
Mi kapjesis.
“Vi devas veni kaj akiri.”
Bedaŭrinde, Stefano. Vi ne manĝos deserton.