Ĉu vi havas ideon pri kontribuaĵo por la NASKa Fasko? Bonvolu sendi ĝin al la redaktoro:

naska.fasko@gmail.com

La Angulo de la Verkemulo - “Hotela Enskribiĝo”

Reguloj enhotelaj memorendas:

anstataŭigenda estas gasto

kiu la gemuton hakas aŭ forsendas

per juĝ’ hidega. Jes ja ne en hasto

mi ĝin prizorgas ĉiun tagon poke.

Nemalhaveblas sango sur divano;

Se de la muro io falos floke

ne konsterniĝu pro iom da guano.

Ja, antaŭjuĝoj venas kontraŭ gnomo

sed plej komforte vi gastos en loko

kie gefrato mia--pardonon, homo

vin ja prizorgos, sed nur je voko.

Jen ĉambro via; al vi ne faru zorgon

mi ŝlosos pordon kaj vokos Georgon



Ekskursaj Fotoj

Rakonteto: “Kian Deserton Ni Manĝos?”