Ĉio ŝajnis sana je la unua ekrigardo.
La bonveno etendita al duonbakita komencanto estis varma kaj kuraĝiga. La voĉo de Petro karambolis kontraŭ la muroj, sed lia rideto briletas tra lia ruĝhara barbo. Lia manpremo forpremis la sangon el miaj fingroj, sed en liaj okuloj mi ekvidis ion gentilan. Duonbrakumante min, li stiris min al la kuirejo, en kiu Davido ŝvitis super forno, provante savi kuketojn de la bluaj flamoj. "Momenton!", li flustregis, mansignante al mi survoje al la lavujo.
Ĉe la fajrejo streĉis sin maljuna kato, kiu ronronis kontente. Ĉe la kato sidis Vinja, kiu trikis ion longan kaj pinkan; ŝi sendis al mi suspekteman okulumon antaŭ ol ŝi revenis al la maldika libro en siaj manoj. Ŝia bluharara filino pli afable palpebrumis min kaj senzorge ĵetis verdan broŝuron al mi; iel mi kaptis ĝin unumane. Mi ekvidis la titolon: "Five steps to world peace or your money back!" "Dankon", mi balbultis. "Ki...u estas via nomo?" "Mi ne volas tuj diri", ŝi respondis.
En malhela angulo maljunulo sidis ĉe ŝakotablo. El iu kaŝita loko li aperigis varman tason da nigra teo kaj ĝin donis al mi; mi sidis kaj studis la ĉambron. Tiom da libroj, multe en la angla, multe en Esperanto, multe pli en aliaj lingvoj, fremdaj al mia naiva rigardo sed ial allogaj. Mi flaris ion historian, kaj la sento, ke multaj homoj jam piedvojaĝis laŭ ĉi tiu pado, impresis min.
Poste, mi strebis kompreni kion ili diskutas; kelkfoje li demandis min pri mia opinio aŭ vivsperto, kaj mi provis respondi uzante la malmultegajn vortojn kiujn mi jam parkerigis. Iom post iom mi sentis ian akceptemon -- kvazaŭ resanigan viruson kiu malrapide penetris ĝis miaj ostoj. Mi revenis la sekvantan monaton, kaj la postsekvantan, kaj la postpostsekvantan; mi konsciis, ke la vortoj pli kaj pli libere elverŝiĝas de mi, ke Davido renkontis Petron unufoje ĉe landa kongreso en Hungario kaj du monatojn poste ili kunloĝiĝis (antaŭ dudek jaroj), ke Vinja eskapis pogromon en Rusio kun sia patrino, ke la nomo de la kato estas Ĉedaro (iufoje ĝi formanĝis plenan kilogramon da tiu fromaĝo kaj poste ornamis per ĝi la tapiŝon), ke mi neniam antaŭvidis la kaptilojn de Timoteo sur la ŝakotablo, kaj ke Bluino (ŝi ankoraŭ rifuzis diri al mi sian nomon) gajnis premion por poezio ĉe sia universitato, sed malakceptis ĝin pro la netoleremeco de l' sponsoro.
Unu tagon Petro iris laborejen kaj neniam revenis. La polico diris ion pri aŭtoakcidento, sed Davido neniam estis la sama viro poste; fine li revenis hejmen al Koloradio por varti sian patrinon. Li donis al mi korbon da kuketoj kiel ĝisdonacon; kvankam bongustaj, mi ne povis manĝi ilin. Vinja transloĝiĝis al Bostono ĉar ŝia firmao tion faris; la sinceran brakumon, kiun ŝi ofertis al mi, mi akceptis senvorte. Mi supozis, ke ŝi pli estimos tian reagon. Mi ne sciis kien Timoteo iris; li malaperis post kiam Vinja foriris, sed mi suspektas, ke li forprenis la blankan damon, ĉar mi neniam trovis ĝin denove.
Bluino prezentis min al mia nuna koramikino, kiun mi plene ne meritas, du semajnojn antaŭ ol ŝi suraviĝis al Pollando. Tiam ŝia hararo estis oranĝa, sed mi ne deziris renomi ŝin. Post kiam mi stiris ŝin al la flughaveno, ŝi enŝovis bluan koverton en mian manon. En tiu estis noteto:
"Mia nomo estas Sarah. Estis plezuro koni vin."