Ĉe la hundoparko, homoj sidas kaj rigardas siajn hundojn. La hundoj kuras kaj ludas; kelkaj solaj, kelkaj kun aliaj. Kelfoje la malgandaj hundoj kuras for de la grandaj, timide.
Junulino alvenas al la parko, senhunde.
“Kial ŝi venas ĉi tien?” demandas la alia homoj, unu al alia.
Junulino metas la manon en poŝon. El la poŝo, ŝi eltiras hundeteton! Ŝi metas ĝin sur la tero. La hundeteto kuras kaj kuras, sed komencas ŝajne malpli eta. Baldaŭ, estas hundeto. Kaj, post tempo, hundo, kaj poste hundego. La aliaj hundoj kuras de ŝi.
Finfine, la junulino krias, “Venu! Denove en la poŝon!” La hundego kuras al ŝi kaj saltas en la poŝon, denove eta. La junulino foriras.