La blata familio loĝis pace en paca loko ekde ĉiam -- nu, almenaŭ ekde kiam Avo blato povis memori. Ili iris kien ajn ili volis en la tereno: sub la tablojn, sub la litojn, sur la litojn, kaj verŝajne eĉ kien vi sidas ĝuste nun: unuvorte, ili ĉieis. Tia gemuta etoso ne daŭris la tutan jaron, tamen, ĉar somere, eta grupo de strangaj estaĵoj invadis ilian terenon kaj devigis ilin esti pli singardaj.
"Ĉu ni rajtas eniri ĉi tiun ĉambron?", Filo blato #137 demandis al Patro blato. Tiu atente aŭskultis de la malfermita pordo: ŝajne la strangaj estaĵoj simple ludis muzikon kaj kantadis sur iu scenejo. "Nuuu, mi dirus, ke jes", respondis Patro blato, kaj lia cent-tridek-sepa filo paŝetis en la teatron por trovi manĝaĵon.
"Kio pri ĉi tiu ĉambro, Paĉjo?", scivolis Filo blato #59. Patro blato enmetis la kapon en la ĉambron: laŭ li, la strangaj estaĵoj simple harfendadis pri iu tikla gramatikaĵo. "Mi vidas nenian problemon pri tio", allasis Patro blato, kaj lia kvindek-naŭa filo rapide malaperis en la salonegon.
"Kaj ĉu ĉi tiun ĉambron mi rajtas eniri? Mi aŭdas nenian minacan bruon, kaj la granda estaĵo en la antaŭo de la ĉambro ŝajnas tre afabla!", enketis Filino blato #83, kaj, ne atendinte respondon, ŝi kuris en la salonon. Tamen, Patro blato teruriĝis kiam li aŭdis unu el la estaĵoj diri: "Mi manĝas pomo", kaj, tuj poste, surdigan piedstamfadon en la antaŭo de la ĉambro. "Ho ve!", li laŭte kriis en la blata. "Eliru tuj, Okdek-tria! Ĉi tie oni maltrafas la akuzativon!". Sed estis jam tro malfrue.
Tial oni memoru, ke se oni ne uzas la akuzativon, blatoj mortas!