Ŝi restis en la ĝardeno longtempe dezirante forgesi pri siaj respondecoj ene de la domo. La printempa suna lumo varmigis kaj komfortigis ŝin. Estus facile resti cii tie eterne se oni ne estus devigita al la hejmaj taskoj. Brizo blovis al ŝia dorso kaj ŝi klinis la kapon. Ŝi vidis en la speguliĝo de la birda akvejo ke sxi estas floro.