Ĉu vi havas ideon pri kontribuaĵo por la NASKa Fasko? Bonvolu sendi ĝin al la redaktoro:

naska.fasko@gmail.com

Altnivela Esperanto I: Lingvo kaj Gramatiko

Vin entuziasme salutas Bertilo, via instruisto en la Harfenda Kurso (ankaŭ nomata “Altnivela Esperanto 1”). Mi ege ĝojas denove esti en NASK, kiu estas mia plej ŝatata Esperanta kursaro en Norda Ameriko - aŭ eĉ ie ajn. Kaj mi feliĉas povi denove gratigi al vi la kapon per tiklaj gramatikaj temoj. Pro tio, ke estas ĉi-jare eĉ du Altnivelaj kursoj, mi povas eĉ pli ol kutime koncentriĝi je gramatikaj fajnaĵoj kaj mirindaĵoj.

Mi esperas konatigi vin kun PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) kaj la Tekstaro de Esperanto, du projektoj, pri kiuj mi nun tre intense laboras, dume lernante mem preskaŭ ĉiutage novajn aferojn pri la fascina Internacia Lingvo, kvankam mi parolas Esperanton jam pli ol 30 jarojn uzante ĝin delonge kiel mian ĉefan hejman lingvon. Mi esperas, ke ankaŭ vi simile entuziasmiĝis, -as aŭ -os pri ĝi kaj ĝia surprize riĉa kaj interesa strukturo.

Kaj mi kompreneble ankaŭ antaŭĝojas povi konatiĝi kun vi persone kaj babili kun vi en kaj ekster la instruado, eble ankaŭ muziki kun vi. Multajn el vi mi jam bone konas de antaŭaj NASK-oj, kaj mi vere feliĉas povi
revidi vin, karaj amikoj!

PS. Mi aldonu, ke mi denove uzos mian kutiman metodon, kiu baziĝas sur viaj demandoj. La enhavon do elektos grandparte vi mem per demandoj, kiujn vi povos prezenti aŭ rekte buŝe, aŭ (jen mia prefero) sur slipetoj, kiujn mi kolektos ĉiutage en mia “magia ĉapelo” (kiu ĉi-jare havos aparte festan karakteron). Mi do petas vin jam nun elpensi demandojn pri tiklaĵoj kaj strangaĵoj. Ju pli malfacilaj estos la demandoj, des pli bone, sed ankaŭ demandoj pri bazaj gramatikaj (aŭ vortaj) temoj estos tre bonvenaj.

wennergren.jpg

Bertilo WENNERGREN instruas en la altnivela kurso

Altnivela Esperanto II: Lingvo kaj Literaturo

KTF - Kino-Teatro-Festivalo