Ĉu vi ŝatus verki ion por la Fasko, sed vi ne scias kion? Mi helpu vin! Mi proponos al vi la lastan linion de rakonto, kaj vi simple devas skribi tion, kio okazis antaŭe! Via rakonto povas esti longa nur unu aŭ du frazojn, tutan alineon, aŭ eĉ pli, laŭplaĉe.
Jen eblaj lastaj linioj por veki vian imagpovon:
Tamen, ja estis gnomo en la ĉambro, kiu fermis la pordon dirante: "Ho, ne zorgu: gnomoj ne ekzistas!"
Sed kiam la knabo tuŝis la hundon, ĝi ŝanĝiĝis en sablon kaj forbloviĝis en la venton.
Tial oni memoru, ke se oni ne uzas la akuzativon, blatoj mortas!
Por kroma defio, klopodu enkonduki la jenan vortojn en vian rakonton:
hidega
gemuta
nemalhavebleco
anstataŭigenda
diseriĝemo
piedstamfado
Mi antaŭĝojas legi la rakontojn, kiujn ni verkos kune dum NASK!