Ĉu vi havas ideon pri kontribuaĵo por la NASKa Fasko? Bonvolu sendi ĝin al la redaktoro:

naska.fasko@gmail.com

Haveblaj Libroj kaj Revuoj

Ne forgesu ke ni havas la “mini”-librojn de EAB (lernolibro, vortaro, kaj gramatiko) kontraŭ speciala prezo ($5 por la tri libroj).  Ni havas pli ol sufiĉe por ĉiuj, kaj ili estas bonaj malmultekostaj donacoj por amikoj aŭ aliaj interesitoj.  

Ni vere volas fordoni la malnovajn revuojn en la akceptejo de Finley.  En ili estas multe da interesa materialo, do rigardu ilin se vi havas intereson.

En la ĉambro le Liĉjo (Finley 108) ankoraŭ estas kelkaj libroj aĉeteblaj:

  • Winnie-la-Pu

  • Lingvo kaj Vivo (Waringhien)

  • Esperanta Antologio (redaktita de William Auld)

  • Nova Esperanta Krestomatio (redaktita de William Auld, bonega antologio)

  • La vortaro de M.C. Butler

  • Ekzemplero de Teach Yourself Espranto

  • Du ekzempleroj de la nova Complete Esperanto

  • . . . kaj kelkajn aliajn

Vidu Liĉjon se vi havas intereson.

En iu fermita skatolo de libroj en la koridoro estis kelkaj libroj kiujn ni ne planas vendi. Iu ŝajne akcidente elprenis ekzempleron de libro pri TinTin.  Estas en ordo se vi volas legi ĝin, sed bonvolu redoni antaŭ la fino de la kursaro. 

Ni havas kuirejon

Ni kune verku! (La Angulo de la Verkemulo)