Lastjare ĉe NASK - mi komprenis tre malmulte, mi parolis eĉ malpli.
Ĉi-jare ĉe NASK - mi komprenas pli, kaj mi parolas ... iom pli.
Mi estas en klaso. Mi havas ripetan tagan sonĝon ...
...Mia avino faras dramecan legadon al centoj da partoprenantoj (Whitman, Longfellow kaj la Kanto de Solomono) ĉe Chautauqua en la ŝtato Novjorko en la fruaj 1920-aj jaroj.
...Mia avo dancas, kantas kaj rakontas historiojn de siaj antaŭ-radiaj, antaŭ-parolantaj-filmaj vodevilaj tagoj. Mia avo diris al mi, kiam li estis tre maljuna (kaj mi estis tre juna), “Se vi povas rakonti rakonton, Rikardo, vi neniam estos senlabora!”
...Mia patro predikas en la Metodista preĝejo en Fort Lauderdale, post kiam li revenis de la Dua Mondmilito - Li parolas pri la falo de graco. Li tenas ruĝan rozon super sia kapo kaj poste faligas ĝin draste. Li gestas kaj poste enmetas “gravedan paŭzon” por “efiko” ... “Ĉio temas pri ritmo, Rikardo,” li diris al mi.
...Mia patrino, klasika kantisto, eniras la ĉambron kiel operostelo. Ĉiuj okuloj turniĝas al ŝi. Ŝi konas siajn vortojn. Ŝi konas sian aŭdantaron. Ŝi scias, kiel improvizi kaj ŝteli la momenton, kaj konservi la momentojn!
Mi havas tiun saman tagan sonĝon pri ĉi tiuj voĉoj kaj vizioj ... de la pasinteco ... ĉiutage.
Atendu minuton!
Mi ne nur havas tagan sonĝon...
Ĉio okazas ... denove!
Mi estas en klaso ...
ĉe NASK ...
kun………………………. HANSO!