Mi devus esti senviva.
Li marŝis al mi, pafilo en mano, kaj pafis mian bruston. Sed ne estis doloro. Ne estis sango. Nur la sonoro de metalo. Mi rigardis al la truo en mia ĉemizo - kaj en mia haŭto - surpriziĝis vidi brilan substancon.
Aferoj komencas havi sencon: mia nekredebla forto, mia perfekta videbleco, miaj rapidaj reagoj. Mi neniam malsanas. Mi neniam vundiĝas.
Evidentas, ke estas aferoj, kiujn mia patro ne diris al mi.