Ĉiam plaĉis al mi stiri mian malnovstilan aŭton dekok mejlojn al la klubkunveno. Ni pasigis tiom da feliĉaj momentoj. Mi memoras la tagojn en kiuj dekoj da homoj kuniĝis en la komuna kunvenĉambro de la biblioteko. Plaĉis al mi tuŝi la librojn, eĉ flari la malnovajn foliojn. Tie la komputiloj, iam multe pli popularaj ol nun, jam komencas malaperi pro la rapida progreso de la per-etera komunikado. Pli kaj pli da homoj uzas la interreton kvar, kiu plusendas mesaĝojn po 25 mil Terabitoj sekunde.
Mi rimarkis ke mi malemas uzi tiajn modernajn metodojn por interkomuniki. Aliaj olduloj samopinias. Mi rimarkis tion ekde la 200 jara jubileo de UEA, kiu estis la unua TNER, Tutmonda Nur-etera Esperantista Renkontiĝo, en kiu 2,233,257 partoprenantoj kunsidis, ĉiu en sia propra hospitalo por maljunuloj.
Jes, mi ĝuis iri al nia klubkunveno aŭte. Tamen, pro tio, ke la statuto de la klubo postulis, ke ni neniam uzu la komunikilojn interretajn, mortis EKS, la Esperanta Klubo Ŝisiŭopola, Oklateksaso, en la jaro 2108.
Ĝi estis mia amata EKS-klubo.