Ĉu vi havas ideon pri kontribuaĵo por la NASKa Fasko? Bonvolu sendi ĝin al la redaktoro:

naska.fasko@gmail.com

“Postcrossing”: La Vojo al Fremdaj Geamikoj

En la pasinta aŭtuno, mia koramikino Aliso montris al mi la retpaĝaron Postcrossing.com, kiu estas senkosta reto por homoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj ĝuas la sendadon kaj ricevadon de poŝtkartoj per la poŝta sistemo.

La ideo de Postcrossing estas simpla. Nova uzanto kreas profilon, kaj poste petas la adreson de alia hazarda uzanto ie sur la Tero, kaj tiam sendas poŝtkarton al tiu alia uzanto. Unika simpla registra numero estas kreita por ĉiu poŝtkarto, kaj la sendanto skribas ĝin sur la poŝtkarto kune kun kia ajn mesaĝo, kiun li aŭ ŝi elektas skribi. Poste, la ricevanto registras la poŝtkarton per la retpaĝaro, kaj tiam la adreso de la sendinto fariĝas havebla al iu alia nova fremdulo. La nova fremdulo sendos poŝtkarton al la unua persono, kiu registros ĝin, kaj la ciklo komenciĝos denove.

Ĉar la duopoj estas hazardaj, oni neniam scios antaŭe, kiu estos la venonta sendanto aŭ ricevanto, kaj tio estas granda parto de la amuzo rilate al Postcrossing. Pro ĝi, mi korespondis kun multaj homoj de multaj landoj. Estas ĉiam ekscite malfermi la leterkeston kaj trovi ion neatenditan.

La angla estas la komuna lingvo de Postcrossing, sed uzantoj ofte mencias en siaj profilaj mesaĝoj la lingvojn, kiujn ili komprenas aŭ kiujn ili deziras lerni. Mia propa profilo rimarkigas pri mia Esperanta intereso, kaj multaj homoj skribas al mi kun demandoj rilate al ĉi tiu neordinara lingvo, do mi havas aldonan vojon por dissemi la evangelion de Zamenhof. Krome, pere de Postcrossing mi renkontis Esperantiston kiu loĝas en Nevado, kiun mi neniam renkontus alimaniere. Ekde tiam, li kaj mi estas kutimaj plumamikoj.

La plimulto de la konektoj per Postcrossing estas unufojaj aferoj kaj daŭras nur tiel longe, kiel la tempo kiu estas bezonata por la vojaĝo de la poŝtkarto. Tamen, la du partoprenantoj certe povas elekti daŭrigi la korespondadon, laŭplaĉe. Krom kun mia antaŭmenciita Esperantista amiko, mi daŭrigas plurajn plumamikajn rilatojn kun homoj, kiujn mi renkontis per Postcrossing. Unu de ĉi tiuj loĝas en Kazaĥujo, sur la mala flanko de la Tero!

Postcrossing estas senkosta kaj havebla por ĉiuj, kiuj havas interretan konekton. La retpaĝaro estas surprize bondesegnita kaj facila. Ĉiu uzanto havas individuan retpaĝon, kie la detaloj rilate al ĉiu poŝtkarto estas konservitaj, kiuj inkluzivas la originon kaj la cellokon. Oni povas ankaŭ aldoni foton de ĉiu poŝtkarto, por ke aliaj uzantoj vidu ĝin.

Se oni interesiĝas pri aliaj landoj, kaj volas lerni pere de rektaj dialogoj kun ordinaraj homoj, kiuj loĝas en tiuj landoj, Postcrossing estas bonega metodo. Konsidere ke nuntempe kostas $1.15 por sendi poŝtkarton  el Usono al alia lando ($0.35 interne de Usono), estas malfacile trovi pli ŝparan vojon al palpebla interkultura interŝanĝo.

Se vi deziras scii pli rilate al Postcrossing, bonvolu peti min aŭ Alison (ŝi donis al mi permeson mencii ŝin). Mi tre feliĉe diskutos ĝin kun vi. Oni povas ankaŭ vidi ĉiujn miajn poŝtkartojn ĉe la retpaĝaro de Postcrossing per serĉado de mia salutnomo, kiu estas "WVKB".

Ĉar iuj ĉe NASK elbe volas provi Postcrossing sed ne volas iri serĉadi poŝtkartojn, Aliso kaj mi alportis kun ni plenan skatolon da malnovaj, neuzitaj poŝtkartoj por disdoni. Ni lasos la skatolon sur la tablo en la koridoro en Finley. 

Bonan Postcrossing!

Fadenfiguroj: Verdaj Steloj

Filmetoj pri la ĉi-jara NASK