R efoje sin arigas en sufoka somera varmo
O maĝe (eble senkonscie) al multaj samcelaj antaŭuloj
N ovaj adeptoj kaj spertaj verdstelanoj—nun cento entute—por
D um plena semajno serioze-amuze sindediĉi senmanke al NASK:
O azo senzorga por esperantumi ĝissate, amike kaj ĝoje.
F reŝfreŝa taĉmento el multaj hejmlokoj—infanoj, junuloj kaj homoj pliaĝaj—
A vide ekstudas, diskutas, babilas, vespere aŭskultas, distriĝas, kuntrinkas.
M alsamaj koloroj de haŭtoj kaj haroj, malsamaj am-emoj, talentoj, egooj
I mplicas vidpunktojn diversajn, riĉigajn, apenaŭ kredebla provizo da spertoj.
L asante sin frandi la lingvon mirindan, perNASKaj gefratoj kunagas, kunvivas kaj
I el simile al fadenfiguroj, de nulo per lerta plektado la celon
A tingas. Kaj sekvas tristega disiĝo, ĝis osa revido en verda etoso.