I
Li: Viaj okuloj ravas min.
Ŝi: Mia sango bolas je via tuŝo.
Li: Vi plenigas ĉiujn miajn revojn kaj sonĝojn.
Ŝi: La sono de via voĉo estas kiel poezio.
II
Li: Ĉu denove? Ni jam diskutis tion tro.
Ŝi: Vi agas ĝuste kiel la eksedzo.
Li: Mi devintus aŭskulti la patrinon.
Ŝi: Vi devintus resti kun la patrino.
III
Li kaj Ŝi: Mi jam forigis vin el ĉiuj miaj sociaj retoj!