Ĉu vi havas ideon pri kontribuaĵo por la NASKa Fasko? Bonvolu sendi ĝin al la redaktoro:

naska.fasko@gmail.com

Bonvenon al NASK!

(English version appears below)

Saluton, kaj bonvenon al NASK!  Mi tre ĝojas, ke vi decidis veni kaj lerni Esperanton kun ni.  Hodiaŭ estas la tago por simple alveni, alkutimiĝi al la loko, kaj ekkoni la aliajn NASK-anojn.

Morgaŭ post matenmanĝo ni ĉiuj kunsidos por orientiĝo pri la programo kaj por prezenti al vi la instruistojn.  Ni faros grupan foton kaj poste la lecionoj komenciĝos.

Ĉi-vespere je la 7a horo okazos “interkonatiĝa vespero” en la dua etaĝo de la konstruaĵo Main (#1 sur la mapo).  Tio estos okazo por neformale babili kun la aliaj lernantoj kaj la instruistoj.

Jen kelkaj aliaj gravaj informoj:

  • La horoj de la manĝejo (Belk Dining Hall) estas:

    • 7:15 – 8:15: matenmanĝo

    • 12:15 – 13:15: tagmanĝo

    • 17:30 – 18:30: vespermanĝo 

  • En la tria etaĝo de Finley Hall, fine de la koridoro, estas kuirejo kun mikroonda forno, fridujo, ktp.

  • En la unua kaj dua etaĝoj de Finley estas vestolavejo, kie vi povas senpage lavi vestaĵojn. Ni lasos por vi botelon de detergento en unu el la vestolavejoj.

  • Ankaŭ en Frazier Hall estas vestolavejo kun detergento. La kuirejo estas ĉambro 208.

  • Rimarku, ke la pordo de via ĉambro ne aŭtomate ŝlosiĝas kiam vi foriras, eĉ se vi jam premis la butonon sur la anso por ŝlosi ĝin de interne. Por ŝlosi ĝin de ekstere, nepre uzu vian ŝlosilon.

Finfine: se vi bezonas ajnan helpon dum NASK, bonvolu kontakti al mi, al Liĉjo en ĉambro Finley 108, aŭ al Ellen EDDY en ĉambro Finley 107.


Saluton, and welcome to NASK!  I’m very happy that you decided to come and study Esperanto with us.  Today is a day to simply arrive, settle in, and start to get to know the other members of the NASK community.

Tomorrow after breakfast we’ll all meet for an orientation and introduce the instructors. We’ll take a group photo, and then the lessons will begin.

Tonight at 7 o’clock there will be a gathering on the second floor of the Main Building (#1 on the map).  This will be a chance to chat informally with the other students and the instructors.

Some other important information:

  • The hours for the cafeteria (Belk Dining Hall) are:

    • 7:15 – 8:15 am: breakfast

    • 12:15 – 1:15 pm: lunch

    • 5:30 – 6:30 pm: dinner

  • On the third floor of Finley, at the end of the hallway, there is a kitchen with a microwave, a refrigerator, etc.

  • On the first and second floors of Finley there is a laundry room where you can wash your clothes for free. We’ll leave a bottle of detergent in one of the laundry rooms for you.

  • There is also a laundry room with detergent in Frazier Hall. The kitchen is room 208.

  • Note that the door to your room does not autmatically lock when you leave, even if you pushed the button on the handle from inside. To lock it, be sure to use your key.

Finally: if you need any help during NASK, please contact me (Brian) in room 106, Liĉjo in room 108, or Ellen Eddy in room 107.

Brian HARMON (“Brajeno”) estas la help-instruisto de NASK. Li redaktas la ĵurnalon kaj organizas la eksterkursajn programerojn. Li loĝas kaj laboras en Finley 106.

Nova Etapo Por La “Fasko”