Hodiaŭ, ni festos la 50-jariĝon de la Usona somera kursaro de Esperanto, kiu nun uzas la nomon NASK (La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto).
La programo datas de 1970, kiam Cathy Schulze estis la motoro por la okazigo de 3-semajna kurso ĉe San Francisco State University.
Ĉi-vespere je la 7:00-a, ni havos mallongan programon en kiu tri homoj dividos kun ni memorojn kaj pensojn pri la pasintaj 50 jaroj: Duncan Charters, Ellen Eddy, kaj Derek Roff.
Poste, ni havos kukon kaj trinkaĵojn en la salono de la konstruaĵo Main. (La kuko estos duon-vanila, duon-ĉokolada, kaj estos aparta kuko por veganoj).
Mi scivolas ĉu Cathy Schulze, antaŭ 50 jaroj, vere supozis ke post 50 jaroj homoj daŭre kunvenos en la somero por studi Esperanton, kaj daŭre parolos pri ŝia rolo en la kreado de la programo. Sed ni konsciu, ke tio kion ni ĝuas ĉi-jare en Raleigh estas la rezulto de laboro, amo, kaj sinofero de multaj homoj dum la jaroj.